Posts Tagged ‘anekdoto’

Krokodilo vidita en Belgio

Jen malnoveta kuriosaĵo el la lando de lingva frenezeco (originala artikolo de 19-03-2010 troveblas ĉi tie (nederlande)).

“Oficiston de municipio Dilbeek proksime al Bruselo ĉi semajne altelefonis la konsulo de Ebor-Bordo. Tamen la konsulo ne regas la nederlandan lingvon. La flandra oficisto ne rajtas paroli la francan kaj plurespondis en la nederlanda – laŭleĝe.

Finfine montriĝis ke ŝajna Ebor-Borda konsulo ne vere estis diplomato, sed radia komediisto de la franca radiostacio Bel RTL.

Municipestro Stefaan Platteau defendis koncernan oficiston kaj diris ke li nur agis laŭleĝe. “Dilbeek apartenas al Flandrio. Estas la unua municipio mardirekte de Bruselo, sed Flandrio devas komenci ie. Hazarde, Flandrio komencas ĉe Dilbeek kaj en Dilbeek oni parolas la nederlandan.”

“Ĉar temis pri konsulo, la oficisto demandis al sia estro permeson por paroli la francan. Permeson ricevis la oficisto kaj poste ja respondis al konsulo france. Ni plenumas la leĝon kaj mi pensas ke tio estas la plej bona labormaniero.”,  aldonis la municipestro.

Ŝajnas ke eĉ en Eŭropo oni havas … mi diru diversspecajn opiniojn pri lingvaj rajtoj. Ĉu malpermeso paroli lingvon, kiun ĉiuj partoprenantoj regas, progresigas komunikadon? Ĉu bezonas la nederlanda lingvo, parolata de pli ol 22 miljonoj da homoj,  tiun “protekton”? Kion celas tiu leĝo, kaj, pli grave, kion celas tia senpensa leĝa absolutismo?
Suspektas mi ke celas Belgio naskigi amuzajn novaĵetojn…

Alispeca elŝrankiĝo

Mi renkontis miajn unuajn Esperantistojn survoje al la Somera Esperanto Studado, pasintsomere, en Bratislava busostacio. Mi estis atendanta la buson kiam mi aŭdis knabinon kiu diris al sia amiko: “Mi pensas ke ni estas la unuaj krom la organizantoj.”
Jen vivantaj Esperantoparolantoj! Mirige. Mi aliris, dirante: “Ho, vi parolas Esperanton!” La amiko de la knabino tuj respondis: “Ho, vi venas el Nederlando!”

Ridige – mia gepatra lingvo ne estas la nederlanda kaj tiam mi nur estis lerninta ĝin ekde unu jaro antaŭe. Tamen, ĉiuj Esperantistoj kiujn mi renkontis tiu somere opiniis ke mi estis nederlanda.
Fakte, tiu ne nur estas Esperanta strangaĵo – ankaŭ mia angla elparolo ŝajne iĝas nederlandeca, kvankam mi parolas la anglan multe pli bone ol Esperanto.

Ĉu iu el vi ankaŭ havas “fremdan fremdlingvan akĉenton”? Ĉu vi jam renkontis personojn kun trompeca elparolo?

Mi scivolas kiel kaj kial ekestas influo inter multaj fremdaj lingvoj. Ŝajnas al mi ke cerbo supozas “fremdlingvan fonologion”.
Jen eta hipoteza intercerboparta konversacio:

Lingvoplananto: Ho, ili estas Esperantistoj! Mi salutu. Buŝdirektanto, dirigu la buŝon “Saluton!”
Buŝdirektanto: Volonte, Lingvoplananto! Buŝo, faru [s]-n!
Eligokontrolanto: Hoooooo, atendu! Fremda vorto! Helpon! Fremdlingvanto, heeeeeelllllllpuuuuuuuu nin!!!
Fremdlingvanto: (subite vekiĝante) Kiu? Kio? Eh … ho … fremda lingvo …
Buŝdirektanto: [sa…]
Eligokontrolanto: Fremdlingvanto! Rapidiĝu! Kiu lingvo estas?!
Fremdlingvanto: Lastatempe ĉiam estis la nederlanda. Mi ne emas aktivigi aliajn agordojn… Simple elparolu ĝin nederlande.
Buŝdirektanto: Buŝo, elparolu [t]-n senspire!
[…]
Aŭdsistemo: Li diris ke mi estas nederlanda!
Germana malpatriotisma regiono: Hura, hura, hura!

Ne nur plaĉas al mi havi ne-germanan akĉenton. Ankaŭ malplaĉas al mi germana akĉento de aliaj parolantoj. Esperante, nederlande, angle – germana elparolado repelas min. Fakte, mi hontas aŭdante ĝin. Ĉu estas germana problemo, alia postmilita sindromo eble?
Ŝajnas ke ne: Parolante kun kelkaj negermanaj amikoj mi malkovris ke ankaŭ ili ege malŝatas havi aŭ aŭdi iliajn denaskajn akĉentojn.

Kial multaj homoj tiom malŝatas ilian denaskan akĉenton, kvankam aliajn akĉentojn oni nur opinias amuza, plaĉanta aŭ eble ĉagrenigeta?

Mi suspektas ke ekzistas ne nur homofobio, sed ankaŭ akĉentofobio: Se vi timas ke oni priĵuĝos vin pro iu eco, vi priĵuĝos la saman econ ĉe aliaj des pli severe.

Ni elŝrankiĝu niajn akĉentojn!
(Kiu emas startigi organizaĵon por elparola libereco?)