Alispeca elŝrankiĝo

Mi renkontis miajn unuajn Esperantistojn survoje al la Somera Esperanto Studado, pasintsomere, en Bratislava busostacio. Mi estis atendanta la buson kiam mi aŭdis knabinon kiu diris al sia amiko: “Mi pensas ke ni estas la unuaj krom la organizantoj.”
Jen vivantaj Esperantoparolantoj! Mirige. Mi aliris, dirante: “Ho, vi parolas Esperanton!” La amiko de la knabino tuj respondis: “Ho, vi venas el Nederlando!”

Ridige – mia gepatra lingvo ne estas la nederlanda kaj tiam mi nur estis lerninta ĝin ekde unu jaro antaŭe. Tamen, ĉiuj Esperantistoj kiujn mi renkontis tiu somere opiniis ke mi estis nederlanda.
Fakte, tiu ne nur estas Esperanta strangaĵo – ankaŭ mia angla elparolo ŝajne iĝas nederlandeca, kvankam mi parolas la anglan multe pli bone ol Esperanto.

Ĉu iu el vi ankaŭ havas “fremdan fremdlingvan akĉenton”? Ĉu vi jam renkontis personojn kun trompeca elparolo?

Mi scivolas kiel kaj kial ekestas influo inter multaj fremdaj lingvoj. Ŝajnas al mi ke cerbo supozas “fremdlingvan fonologion”.
Jen eta hipoteza intercerboparta konversacio:

Lingvoplananto: Ho, ili estas Esperantistoj! Mi salutu. Buŝdirektanto, dirigu la buŝon “Saluton!”
Buŝdirektanto: Volonte, Lingvoplananto! Buŝo, faru [s]-n!
Eligokontrolanto: Hoooooo, atendu! Fremda vorto! Helpon! Fremdlingvanto, heeeeeelllllllpuuuuuuuu nin!!!
Fremdlingvanto: (subite vekiĝante) Kiu? Kio? Eh … ho … fremda lingvo …
Buŝdirektanto: [sa…]
Eligokontrolanto: Fremdlingvanto! Rapidiĝu! Kiu lingvo estas?!
Fremdlingvanto: Lastatempe ĉiam estis la nederlanda. Mi ne emas aktivigi aliajn agordojn… Simple elparolu ĝin nederlande.
Buŝdirektanto: Buŝo, elparolu [t]-n senspire!
[…]
Aŭdsistemo: Li diris ke mi estas nederlanda!
Germana malpatriotisma regiono: Hura, hura, hura!

Ne nur plaĉas al mi havi ne-germanan akĉenton. Ankaŭ malplaĉas al mi germana akĉento de aliaj parolantoj. Esperante, nederlande, angle – germana elparolado repelas min. Fakte, mi hontas aŭdante ĝin. Ĉu estas germana problemo, alia postmilita sindromo eble?
Ŝajnas ke ne: Parolante kun kelkaj negermanaj amikoj mi malkovris ke ankaŭ ili ege malŝatas havi aŭ aŭdi iliajn denaskajn akĉentojn.

Kial multaj homoj tiom malŝatas ilian denaskan akĉenton, kvankam aliajn akĉentojn oni nur opinias amuza, plaĉanta aŭ eble ĉagrenigeta?

Mi suspektas ke ekzistas ne nur homofobio, sed ankaŭ akĉentofobio: Se vi timas ke oni priĵuĝos vin pro iu eco, vi priĵuĝos la saman econ ĉe aliaj des pli severe.

Ni elŝrankiĝu niajn akĉentojn!
(Kiu emas startigi organizaĵon por elparola libereco?)

Komenti