Pri

Pri la blogo:

Kiel lerni lingvon? Prefereble transloĝiĝi al lando kie oni parolas ĝin por ekkoni parolantojn, sperti kulturon, travivi la ĉiutagan vivon. Sed kien transloĝiĝi por lerni Esperanton? Ĉu ekzistas Esperantujo? Oni diras ke jes. Ĉi tiu blogo dokumentas mian serĉadon de tiu “ejo” (aŭ malejo).
Tamen, certe ne nur temos pri Esperanto kaj aliaj lingvaĵoj. Miaopinie, Esperanta kulturo ne nur konsistas el Esperantaj artoj kaj renkontiĝoj. Ankaŭ gravas la “internacia etoso”. Eble direblas ke “Esperantujano” estas “mondiano”. Mi skribos pensaĵojn pri mondo, kulturo, lingvo, identaĵo. Pri Esperanto, Esperantujo, Esperantujanoj kaj, kompreneble, Esperantujaniĝado.

Pri la bloganto:

Mi grandiĝis en Berlino, Germanio kaj nun loĝas kaj studas en Nederlando. Ambaŭ lokoj estas “hejmo” por mi. Foje, iom malfacilas ĉar en iu hejmo mankas la alia. Sed plejparte, mi ege ŝatas mian duhejmecon. Mi ne plu povas imagi vivi unulingvan vivon.
Homoj kaj kulturoj ege interesas min. Mi studas lingvistikon, kaj ŝatas legi pri sociologio, psikologio, religioj – inter alie. Fakte, malfacilas trovi temojn kiuj tute ne interesas min. Kiam mi ne studas aŭ legas, mi ŝatas vojaĝi (prefereble per sofsurfado), danci, skribi tekstojn por Loesje (estonte espereble ekestos ankaŭ Esperantaj afiŝoj) kaj kuiri (vegane). En mia ĉambro ankaŭ loĝas du ratinoj, Luna kaj Maartje.

3 komentoj

  1. Via blogo jam estas en mia blogroll, do ni eble interparolos estonte.
    Nun mi havas iomete nekutiman demandon:
    Ĉu vi parolas al Luna kaj Maartje? Ĉu ili komprenas Vin kaj Vi – ilin?
    Mi demandas tute serioze!

    Respondi

    • Posted by sommervogel on Junio 10, 2010 at 12:16

      Mi certe parolas al la ratinoj – sxajnas ke ili komprenas kaj la nederlandan kaj la germanan, mi ne ankoraux provis paroli Esperanton kun ili. ;) Mi ne scias cxu mi gxuste komprenas ilin (cxar kompreneble ili ne parolas homlingvon), sed ili certe komprenas min – precipe se temas pri mangxajxoj…
      (Pardonu la malfruan respondon, mi estas vojagxanta…)

      Respondi

      • Vi skribis ion tre gravan kaj ĝustan: “sxajnas ke ili komprenas kaj la nederlandan kaj la germanan”.
        Ili komprenas Vin, sed ne la lingvo. Kio signifas tio mi provos klarigi ĉi tage en mia blogo.

Komenti