Posts Tagged ‘renkontiĝo’

Morgaŭ la Printempo … sed jam pasis la somer’

Jam novembras, studado multe streĉigas kaj bezonas mi rememorilon pri la mojosega tempo de la pasinta somero. Jen raporteto pri la Esperanta teatra staĝo en Minsko kun Morgaŭ La Printempo:

Kaj teatro kaj Esperanto kaj orient-Eŭropo ĉiuj en unu semajno – jen perfekta somero! Tion mi pensis kiam mi unue legis pri la teatro-staĝo de Morgaŭ la Printempo. Mi tamen hezitis aliĝi. Ja estis dusemajna aranĝo, do multe da tempo kaj mono por nova aranĝo sen rekomendaj referencoj… Ŝajnas ke multaj homoj pensis tiel, ĉar kreskis la ofteco de anoncoj de mlp ĉe facebook, malkreskis la aranĝa tempodaŭro al unu semajno kaj intervjuiĝis organizanto Fani ĉe Varsovia Vento. Tiun intervjuon mi aŭdis kaj eĉ plu ekemas partopreni, do mi aliĝis, aĉetis trajnbileton kaj ekantaŭĝojis – kaj ekzorgis pri vizaj aferoj, ĉar ja okazis la aranĝo en Belarusio.

Estis mia unua vojaĝo ekster la Eŭropan Union kaj mi unuafoje ekspertis penon de registraro kontroli kien civitanoj venu aŭ ne venu. Kia stultaĵo! Tamen por mi kiel EU-ano ŝajne sufiĉe facilis akiri vizon, kvankam poste en Minsko ankaŭ mi trapasis kelkajn horojn en eksterlandanodepartemento ĉar oficiuloj pensis ke  malindas uzi turisman vizon kiam oni ĉefe teatrumas, do, edukatiĝas…
Paperaĵaĉoj jam ekster Belorusio komencis: Pro malĝustaĵeto de la biletvendistino mi ne havis reservilon por la lito en la noktotrajno … kaj mia unua renkonto kun stereotipa orienteŭropa kulturaĵo jam okazis en la stacidomo de Berlino. Parolis la konduktoro nek germane, nek angle, nek france, nek nederlande, nek Esperante kaj mi ne regas la rusan, do helpe de germanrusa Berlinano li demandis min kiom mi pagus lin por tamen kunvojaĝi… Jes, mi pagis duoblan prezon kaj feliĉe falis liten en la trajno. Tie ĉarmis min la teglasa tintado, la ĝentila kunvojaĝanto, la laŭvojaj vilaĝetoj … malmulte ĉarmiĝis mi pro nokta vekiĝo per malĝentilaj limsoldatoj, sed matene mi finfine alvenis en Minsko!

En Minsko, loka Esperantisto kiu promesis atendi min ĉe la stacidomo malfruiĝis, sed mi ĝojis pri liaj Esperantlingvaj tekstmesaĝoj. ;) Kiam li alvenis, ni prenis taksion al la renkontejo – unua vido de Minsko. La aranĝejo troviĝis iomete ekster la urbo. Estis malnova vilao en antaŭurbo plena de grandegaj domoj. Dum la posttagmezo alvenis aliaj partoprenantoj kaj oni ekinterkonatiĝis. Partoprenis nur malmultaj, sed kia mojosa grupo! Nederlandano, franco, turko, ruso kaj mi, germanino. Se oni kunestiĝas kvin homojn kiuj pretas teatrumi Esperantlingve en Minsko, amuzegado preskaŭ certas. La lecionoj okazis en la rusan kaj francan kun traduko al Esperanto. Fakoj estis temporitmo, kanto, aktorado, biomeĥaniko kaj, vespere/nokte, evoluado de nia spektakleto. Laborplenaj tagoj, sed ni certe multe lernis. Ankaŭ bongustis la manĝajoj, belis la ĉirkaŭaĵoj kaj mojosis la kunumado – tradukante, babilante, purigante (jes ja), ludante, ŝercante, sensencumante.

La ideo de la aranĝo estis doni al Esperantoparolantoj eblon profesie labori pri teatro. Tio signifis ke oni atendis de ni disciplino, akurateco kaj laboremo, sed ankaŭ ke oni oferis lecionojn de profesiaj instruantoj.
Ankaŭ necesis memstare labori kaj kuraĝi prezenti neperfektitan produkton. Mi treege ĝuis la eblecon tiel intense prilabori miajn teatrajn kapablecojn.
Malpli agrable estis ke loka Esperantisto-tradukisto tro okupiĝis kaj pro tio partoprenanto kiu regis kaj la rusan kaj Esperanton tradukis. Ne indas ne havi maldependan tradukiston, ĉar malfacilas ludi ambaŭ la rolon de tradukanto kaj de partoprenanto. Tamen la komunikado plejparte surprize bone funkciis. La instruistoj impresiĝis kaj unu el ili eĉ diris ke li emis eklerni Esperanton.

La spektaklo kiun ni elpensis temis pri la Babela Turo, la kreado de la mondo, Dio, amo kaj homoj kaj estis preskaŭ senvorta, cxar eĉ en Esperanto kelkfoje eblas diri multe pli per pantomima esprimado. Mirigis min la kapableco de la reĝisoro unuiĝi niajn ideojn kaj kapablojn en spektaklon en nur unu semajno.
Al la prezento venis lokaj Esperantistoj kaj amikoj de Morgaŭ la Printempo kiuj diras ke ĝi multe plaĉis al ili. Sekvontjare indas utiligi pli bonan kameraon (prefereble du kameraojn en du anguloj) por ke ankaŭ la monda Esperantistaro ĝuu niajn prezenton. ;)
La lasta vespero, ni multe pridiskutis futurajn intencojn kaj planis denove kunveni sekvontjare antaŭ la IJK en Ukrainio. Ni tiam prilaborus novan spektaklon, poste karavanumus al Kijevo kaj tie prezentus ĝin al pli granda publiko. Mi ege esperas ke mi denove povos partopreni kaj ke mi vidos vin aŭ kiel aktoro aŭ kiel publikano en la sekvontjara spektaklo!

Dio kantante, virino kaŝante, bestoj evoluante al viroj…